پژواک
4th January 2011, 08:48 PM
Kio estas Esperanto?
Esperanto estas lingvo. Sed ĝi ne estas la lingvo de iu lando aŭ nacio: ĝi estas neŭtrala, internacia lingvo.
Origino
La bazajn regulojn kaj vortojn de Esperanto proponis Lazaro Zamenhof, kuracisto el Varsovio, fine de la 19a jarcento. Sufiĉis kelkaj jaroj por ke estiĝu tutmonda komunumo de esperanto-parolantoj. Ekde tiam Esperanto funkcias (kaj libere evoluas) same kiel ĉiu alia lingvo.
Trajtoj
Esperanto havas tre regulan strukturon. Ofte vortoj estas faritaj de pluraj (aliaj) radikoj, kaj tiu maniere malgrandiĝas nombro de vortoj kiujn oni devas memorfiksi. La lingvo estas fonetika, kaj la prononcreguloj estas tre simplaj, tiel ke ĉiu scias kiel prononci skribitan vorton kaj male. Ĉio ĉi igas ĝian lernadon relative facila.
Plej multaj esperantaj radikoj similas al vortoj de lingvoj latinidaj, ĝermanaj aŭ slavaj. Tamen, Esperanto ne estas nura "miksaĵo" el tiuj lingvoj, sed vera kaj memstara lingvo - strukture pli simila, cetere, al lingvoj ekstereŭropaj ol eŭropaj.
Uzoj
Esperanto estas plej utila por neŭtrala komunikado. Tio signifas, ke komunikado per Esperanto ne donas avantaĝojn al la anojn de iu popolo aŭ iu kulturo, sed donas etoson de egalrajteco, toleremo kaj vera internacieco. Ĉi tion eblas vidi en multaj diversaj situacioj: internaciaj kunvenoj, libroj, gazetoj, muziko, kompreneble la interreto, kaj ofte ankaŭ en la privata kaj familia vivoj.
Gejunuloj povas enhavi tre signifajn spertojn per Esperanto: gasti senpage en hejmoj de alilandanoj kaj senpere kontakti ties kulturon; amuziĝi ĉe internaciaj festivaloj kaj trejniĝi en interesaj seminarioj; konatiĝi kun pliaj fremdaj lingvoj kaj eklerni ilin; kaj eventuale ekaktiviĝi kaj spertiĝi en TEJO.